Gazonoj estas kreskata kaj falĉata tra la Usono kaj la Eŭropo. Ni uzas ilin por ludi sportojn, por elspezi tempon kun amikoj kaj familianoj, kaj por simple estimi la puretecon de bone prizorgita herbaro. La kvanto da gazonoj estas vere grandega. En la Usono, preskaŭ 165,000km2 da lando estas kulturata kiel gazonoj; ĉi tiu kvanto estas la trioblo de la lando, kiu estas kulturata por iu ajn irigaciita rikoltaĵo. La plej kutimaj gazonoj devas esti falĉata preskaŭ dusemajne, por ke ili daŭras havi la aspekton de pureta gazono sen nedezirataj plantoj. La falĉado funkcias, ĉar herboj kreskas el iliaj fundoj, sed la plejparto da aliaj plantoj kreskas el iliaj suproj, tial, kiam la gazono estas falĉata kaj la suproj de ĉiu planto estas forigita, nur la herboj povas daŭre kreski.
Homoj fakte danĝerigas sin mem kaj aliaj homoj per la falĉado de la gazonoj. En la Usono, preskaŭ kvin milo da infanoj ĉiujare devas iri al la malsanulejo pro vundoj, kiujn ili ricevas el gazontondiloj. Sed la falĉado ankaŭ vundas la naturan medion kaj atmosferon de la teron; proksime kvin elcento de la aero poluo, ene de la Usono, estas el gazontondiloj, kaj pli ol dek sep miliono da usonaj galjonoj de brulaĵo estas disverŝata ĉiujare tie per homoj, kiuj provas replenigi siajn gazontondilojn.
Krome, per forigi aliajn plantojn, inkluzive de la trudherboj, kiam ili falĉas siajn gazonojn, homoj senintence forigas gravan fonton de manĝaĵo, kiun multaj specoj de polenumantaj insektoj, inkluzive de abeloj, bezonas. Homoj bezonas ĉi tiujn insektojn por polenumi iliajn rikoltaĵojn, kiujn ni manĝas kaj uzas ĉiutage; la insektoj kontribuas, per la usona agrikulturo, almenaŭ tri miliardon, kaj eble pli ol dek miliardon, da dolaroj al la ekonomio de la Usono, tial la perdo de la insektoj kaŭzus multajn ekonomikajn problemojn. La insektoj ankaŭ kontribuas grave al la naturan medion; ili rekte kontribuas al la biologia diverseco, sed ili ankaŭ estas bezonegata por la polenumi de plantoj, kaj kiel fonto de manĝaĵo, kiu estas bezonata per multaj specoj de bestoj, kiuj havas siajn proprajn kontribuaĵojn al la planedo. Sen diverseco de plantoj, diverseco de vivo ne povas ekzisti sukcese, tiel, ĉar la plejparto da gazonoj nur havas unu specon de planto, kiu, kompreneble, estas herbo, la gazonoj ne povas subteni tiom da vivaĵojn kiel kampoj aŭ, eĉ, aliaj gazonoj, kiuj ne estas falĉata. Plue, la herbo, kiu estas kreskata ene de gazonoj, ofte ne estas indiĝena speco, kaj, kiam la herbo disvastiĝas el la gazonoj, ĝi konkuras kontraŭ indiĝenaj herboj. La indiĝenaj specoj de plantoj kaj bestoj ne estas adaptita por vivi kun la fremda herbo, tial ofte estas malpli diverseco ene de lokoj, kie fremda herbo kreskas.
Du popularaj rimedoj estas antaŭnelonge adoptita por malpliigi la problemojn de falĉado: La unua rimedo estas, ke oni kreskigas nur indiĝenajn herbojn ene de siaj gazonoj. Ĉar la herboj estas alkumiĝinta kontraŭ vivo en la loka klimato, ili kreskas pli sane, kaj ne bezonas tiom da zorgo, kaj, do, ne bezonas esti falĉata tiel ofte. La gazonoj de indiĝenaj herboj fakte havas malpli da trudherbojn ol aliaj gazonoj, kaj tiu afero plue forigas la bezonon por falĉado, sed, malkiel la fremdaj herboj, ili ankaŭ mem povas subteni naturan diversecon de vivaĵoj. Dumtempe, la dua rimedo estas, ke oni kreskigas indiĝenajn muskojn ene de siaj gazonoj, anstataŭe de herboj. Muskoj ne kreskas tro grande aŭ malpurete, tial ili fakte eĉ ne bezonas esti falĉata iam, kaj ili ja povas subteni sian propran diversecon de vivaĵoj.
Mi estas dankema, ĉar vi legis ĉi tiun mallongan artikolon. Mi esperas, ke vi ĝuis legi ĝin, kaj nun estas pli sciiĝita pri la efikoj de falĉado, por ke vi povas pli memfide fari bonajn elektojn kaj argumentaĵojn pri gazonoj, kaj la zorgado de gazonoj. Mi antaŭĝojas skribi pli da artikoloj, kaj mi estos tre dankema pro viaj kritiikaĵoj kaj komentoj!
Fontoj kaj Rimedoj:
https://earther.gizmodo.com/lawns-are-an-ecological-disaster-1826070720 https://blogs.ei.columbia.edu/2010/06/04/the-problem-of-lawns/ Du artikoloj Anglaj pri la problemoj de gazonoj.
https://www.epa.gov/sites/production/files/2015-09/documents/banks.pdf Studaĵo pri la emisioj de iloj de gazonoj.
https://link.springer.com/article/10.1007%2Fs00267-004-0316-2 Kie mi trovis mian scion de la tutan grandecon de gazonoj en la Usono.
https://www.sciencedaily.com/releases/2017/05/170530082040.htm Studaĵo pri la vundoj de infanoj pro falĉiloj.
https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC3358326/ Studaĵo pri la graveco de abeloj kaj aliaj polenumantaj insektoj al la agrikulturo de la Usono.
https://www.cambridge.org/core/journals/canadian-entomologist/article/bee-diversity-and-abundance-in-an-urban-setting/6A5AD7D2D145E6C4E2927311991009C1 Studaĵo pri la abeloj, kiu loĝas ene de urbaj lokoj. La studaĵo estas skribita kaj Angle kaj France.
https://onlinelibrary.wiley.com/doi/abs/10.1111/j.1600-0706.2009.17718.x Studaĵo pri la ŝanĝoj al la diverseco kaj populacioj de herboj, kaj kiel tiuj aferoj efikas la naturan diversecon.
https://utexas.influuent.utsystem.edu/en/publications/the-performance-of-native-and-non-native-turfgrass-monocultures-a Studaĵo pri la benoj de kreski indiĝenajn herbojn ene de gazonoj.
https://onlinelibrary.wiley.com/doi/full/10.1111/j.1523-1739.2008.01076.x Studaĵo pri la benoj de indiĝenaj plantoj al la natura medio.
http://content.yardmap.org/learn/benefits-ecology-moss-lawn/ Angla Artikolo pri kreski gazonon el muskoj.
http://www.better-lawn-care.com/benefits-healthy-lawns.html#axzz5azo3oY00 Artikolo, kiu donas alternativan vidpunkton pri gazonoj kaj iliaj benoj.