La Bonaĵoj de Birdumo.

Kiam mi komencis skribi ĉi tiun artikolon, okazis nacia censo en mia lando. La censo ne temas pri homoj, sed, fakte, dinosaŭroj. Multaj homoj ankoraŭ ne scias, ke kelkaj dinosaŭroj daŭras vivi eĉ hodiaŭe. Ili kredas, ke ĉiu dinosaŭro mortis antaŭ proksime sesdek kvin milionoj da jaroj, ke tiaj bestoj, kiuj estas amataj de infanoj kaj plenkreskuloj ĉie, ne plu ĉasas, batalas aŭ klopodas pluvivi. Vivantaj dinosaŭroj ja ekzistas, sed ni pli ofte nomas ilin kiel “Birdoj”, kaj la hobio de spekti birdojn nomiĝas “birdumon”. Mi esperas, ke, per ĉi tiu artikolo, vi lernos kaj interesos almenaŭ iome pri birdoj, birdumo, kaj iliaj valoroj!

Birdumo estas hobio de spekti birdojn. Ĝi ankaŭ estas nomata kiel “birdorigardo”, aŭ, laŭ homoj kiel mi, “birdspektado”. Ofte la vorto, ’birdorigardo’, estas uzata por signifi neseriozan hobieton, dum la vorto, ’birdumo’, estas uzata por signifi la hobion de pli dediĉitaj homoj. Tiaj homoj nomas sin mem kiel “birdumantoj, kaj ili klopodas vidi laŭeble plej multajn specojn de birdoj, kaj ekscii tiom kiel eble plej pri birdoj. Eble la plej dediĉitaj birdumantoj estas la tiel nomataj ’Nervumantoj’, kiuj vojaĝas malproksime kaj rapide por vidi rarajn birdojn, kaj ofte forlasas sian vivadon por fari tion. Ne ekzistas nur unu vera metodo de birdumo; kelkaj birdumantoj veturas birdumi dum aliaj birdumantoj restas hejme birdumi en siaj ĝardenoj; kelkaj birdumantoj promenas tra naturaj medioj, sed aliaj birdumantoj sidas, kaŝante, dum horoj en kabano; kelkaj birdumantoj fotas birdojn per fotilo, kaj aliaj birdumantoj uzas mikrofonojn, por ke ili povas registri la kantojn de la birdoj. Estas ĉirkaŭ kvardek sep milionoj da birdumantoj en la Usono, tial birdumo estas grandega, populara kaj diversa hobio.

En la unua frazo de ĉi tiu artikolo, mi menciis nacian censon en mia lando, kiu estas Britio. Ĝi okazas ĉiujare ekde kvar dek jaroj antaŭe, kaj estas organizata de la ’Reĝa Socio por Protektado de Birdoj’, aŭ alinome ’RSPB’, por registri ŝanĝojn ene de la populoj de birdoj. La censo, kiu nomiĝas la ’Grandan Ĝardenan Birdorigardon’, estas grava fonto de scienca scio pri la populoj de birdoj en Britio; ekzemple, pro la censo, ni nun scias, ke la populoj de palumboj kreskas kaj la populoj de kantoturdoj malkreskas.
Ekzistas multaj aliaj censoj en kaj Britio kaj aliaj landoj, kaj kelkaj censoj povas esti farata ĉiutage, por ke sciencistoj povas amasiĝi grandan kvanton da datumo. 

Tiaj censoj estas speco de ’Civitana Scienco’, kiu estas scienca esplorado farata de ordinaraj homoj. Laŭ ĝia retpaĝo, ’eBird’, birduma projekto, estas la plej granda civitana scienco projekto pri biodiverseco en la mondo, kaj homoj kontribuas pli ol cent miliono da registraĵojn de birdoj al la projekto ĉiujare. Per ’eBird’, homoj povas ade kontribui siajn proprajn censojn, fotojn, kaj registritajn kantojn de birdoj, por ke scientistoj povas esplori kaj uzi la datumon senpage. Kvankam la datumo estas kolektita de amatoroj, ĝi estas tre bonkvalita; laŭ studaĵo de pli ol dek unu miliono registritaj censoj de ’eBird’, entute la censoj de ’eBird’ montras preskaŭ la samajn rezultojn de la censoj de la usona registaro. La datumo de ’eBird’ estas uzata en multaj studaĵoj, kaj ĝi influas elektojn pri kiel oni povas plej bone konservi la naturan medion. Projektoj, kiel la Granda Ĝardena Birdorigardo kaj eBird, montras bone la sciencan valoron de birdumo.

Birdumo ankaŭ eble havas sanfavorajn valorojn. La bonfara organizaĵo, ’Care UK’, diras, ke birdumo povas helpi homojn, kiuj suferas pro demenco, kaj vi facile povas trovi grandegan kvanton da artikoloj pri la sanfavoraj utiloj de birdumo. Kompreneble, la plejparto de tiuj artikoloj estas mallonga, kaj nek klarigas multe nek montras sufiĉan pruvon, sed birdumo eble ja havas multajn sanfavorajn utilojn pro tri ĉefaj kialoj:

Unue, birdumo instigas, ke homoj promenas kaj estas aktivaj, por ke ili povas trovi kaj vidi birdojn. La ’Monda Organizaĵo pri Sano’, kiu angle nomiĝas la ’World Health Organisation’, konsilas, ke homoj ricevu almenaŭ cent kvindek minutojn da ekzercado ĉiusemajne pro la sanfavora graveco de ekzercado, kaj promenado ja kontribuas al tiuj minutoj. Laŭ antaŭnelonga esplorado, promenado ankaŭ helpas preventi kardivaskulsisteman malsanon. Due, birdumantoj povas renkonti aliajn birdumantojn, kiuj havas la saman hobion, por birdumi kune, kaj diskuti birdojn kaj siajn aliajn komunajn interesojn.  Pro tio, birdumantoj povas uzi la hobion por krei sociaj rilatoj, kiuj estas gravaj por mensa kaj emocia saneco, kaj povas malrapidigi la progreson de memoraj kaj kognaj problemoj en maljuneco. Finfine, birdumo elmetas homojn al la Naturo. Analizaĵo de kvindek du japanaj studaĵoj pri natura terapio, kaj analizaĵo de cent kvardek tri studaĵoj pri la sanfavoreco de enmeto al la naturo, ambaŭ eltrovis, ke enmeto al la naturo malpliigas simptomojn de streso, kiel kvantoj da saliva kortizolo, kaj malpliigas la riskon de morto ĝenerale kaj kardiovaskule. Alia studaĵo indikas, ke la ĉeesto de plantoj kaj birdoj povas malpliigi la ĉeeston de streso, deprimo kaj ankscieco ene de najbaraĵo. Tial, birdumantoj verŝajne sanfavore gajnas per ilia hobio, eĉ se kelkaj birdumantoj nur birdumas en siaj propraj ĝardenoj.

Tamen, ekzistas multajn aliajn kialojn por birdumi. Kvankam multaj homoj ja birdumas pro la antaŭaj kialoj, homoj ankaŭ birdumas, ĉar, laŭ ili, la hobio simple estas amuza kaj interesa. Ili ĝuas la hobion, ĉar ĝi estas tiel malmultekosta kaj konvena kiel ili deziras, kaj ili povas birdumi ie ajn kaj iam ajn. Kelkaj homoj ĝuas birdumi, ĉar ili ĝuas plenigi la liston de la birdoj, kiujn ili estas vidantaj, kaj aliaj homoj ĝuas birdumi, ĉar ili amas la naturon, precipe la birdoj, kaj volas sperti ĝin kaj lerni pri ĝin. En foruma diskuto, unu uzanto komparis la allogon de birdumo kun la allogon de komputilan ludon pri fantaziaj bestoj, kaj alia uzanto diris, ke ĝi ŝatas la hobion, ĉar la hobio instruis ĝin pri la sezonoj. Frank Zufall, ĵurnalisto de la ’Spooner Advocate’, en artikolo pri iom da liaj kialoj por birdumi, klarigis kiel birdumo igis lin pli kompatema al birdoj, la naturo, kaj eĉ aliaj homoj, kaj kiel la hobio estas metodo por vivi bone. Alia artikolo priskribas kiel la verkinto uzis birdumon por plibonigi la rilaton inter ŝi kaj ŝia patro, kaj artikolo, kaj, en pli longa artikolo, Katherine Towler, verkisto, diskutas kiel ŝi kaj multaj aliaj verkistoj ripozas per la hobio, kaj uzas birdumon por inspiri la skribadon de iliaj verkoj. Konklude, birdumo havas gravecon al birdumantoj, kiuj faras ĝin pro multaj, diversaj kialoj, kaj ĝuas la spertojn, kiujn birdumo donas al ili. Mi povas nek bone nek vere priskribas la spertojn kaj sentojn de aliaj homoj, tamen, tial mi nun provos mallonge priskribi mian propran rilaton kun birdumo:

Mi unue birdumis kiam mi partoprenis en la Granda Ĝardena Birdorigardo dum la antaŭa jaro. Mi vidis reklamojn pri ĝi interrete kaj televide, kaj rapide decidis, ke mi ja volis fari ĝin, ĉar mi fartas plej bone, kiam mi sentas kiel mi helpas plibonigi la mondon, kaj tial la oportuno por helpi birdojn kaj sciencistojn estis tre alloga. Mia memoro pri la sperto kompreneble ne estas perfekta, sed mi memoris atendi birdojn malamuze dum multaj minutoj ĝis ili finfine estis videblaj al mi. Ial, mi tuj ekscitiĝis kiam ajn mi vidis novan birdon, kaj mi postnelonge komencis vere estimi ilin kaj iliajn kondutojn; mi ekamis la bluan paruon, kiu movis ade kaj rapide, kaj nur donis al mi la plej mallonga vidaĵon de ĝi, kaj ankaŭ la pigon, kiu kuraĝe forpelis katon per laŭta krio. Iome stulte, mi nur plenigis la censon per la birdoj, kiuj rekte eniris mian malgrandan ĝardenon, pro mia manko de sperto, tial mia censo nur havis malmultajn birdojn. Tamen, dum tiu horo de birdumo, mi estis trovinta novan hobion.

Kiam mi komencis birdumi, mi faris miajn proprajn censojn, kaj spektis semajnfine la birdojn el la fenestro de dormĉambro ĝis horo, kaj, poste, mi registris la censon komputile por kaj mi kaj nacia ornitologia organizaĵo. Mi uzis la hobion por ripozi, kaj por klarigi miajn pensojn, kaj mi elspezis grandan kvanton da tempo per lerni ĉion, kiu mi povas lerni, pri birdoj; pro la hobio, mi povis teni mian menson for de miaj problemoj, kiuj ofte doloris al mi emocie. Ĝis mi lernis sufiĉe per sperto kaj esplorado, mi ne povas bone identigi birdojn, kaj stulte supozis, ke preskaŭ ĉiu malgranda birdo, kiun mi vidis, estis dompasero. Danke, mi ja lernis, kaj mi ankaŭ ricevis la malnovan binoklon de mia patro, kaj mi komencis uzi ĝin anstataŭe de la malnovega, malpurega kaj rompita binoklo de mia infanaĝo. Pro tiuj aferoj, mi iom post iom identigis multajn specojn de birdoj, kaj estis elmetita al la diverseco de la Naturo, kiu ja ekzistis eĉ en mia brua urbeto. Mia plej ŝatata birdo ankoraŭ estas la pirolo, kiun mi ofte priskribas per poemoj, ĉar ĝi estis la unua birdo, kiu montras al mi tiun diversecon kaj la pluvivo de la natura medio. Birdumo kreas rilaton inter mi kaj la natura medio, kaj donas al mi eskapon el miaj problemoj.

Mia vivo ŝanĝis, kaj ŝanĝadas, sed mi ankoraŭ amas birdumi. Mi ne plu birdumas semajnfine, sed ĉiutage, kvankam mi nun nur birdumas ĝis pli mallongajn tempojn. Krome, mi nun preferas birdumi ekstere en mia ĝardeno, por ke mi povas pli bone aŭdi la voĉojn de la birdoj, kaj uzi tiujn belajn voĉojn por identigi la birdojn. La censoj ne plu estas registrita komputile, sed mi anstataŭe rekte registras la censojn dum mi birdumas per mia poŝtelefono; mi ne plu faras miajn proprajn censojn, sed mi kontribuas censojn al kaj ’eBird’ kaj la nacia ornitologia organizaĵo. Kaj, kompreneble, mi ankoraŭ tuj ekscitiĝas kiam ajn mi vidas birdon.

Mi kore dankas vin pro via legado de ĉi tiu artikolo. Mi esperas, ke vi, per ĉi tiu artikolo, ja lernis iome pri birdumi, kaj ke vi nun pli bone komprenas kial homoj ĝuas la hobion. Mi bonvenas iujn ajn kritikaĵojn aŭ komentojn, ĉar ili helpos min, kaj antaŭĝojas skribi denove estontece. Se vi nun iome interesas pri birdumo, mi konsilas, ke vi provu ĝin, kaj eksciu, ĉu vi ankaŭ ĝuos la sperton de birdumo.

Photo by Pixabay on Pexels.com

Fontoj kaj Rimedoj:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Birdumo Artikolo de ‘Vikipedio’ pri Birdumo.

https://www.scientificamerican.com/article/how-dinosaurs-shrank-and-became-birds/ Artikolo pri kiel birdoj evoluis el dinosaŭroj.

https://www.slideshare.net/usfws/birding-in-the-united-states-a-demographic-and-economic-analysis Registara Censo pri Usonaj birdumantoj.

https://www.rspb.org.uk/ La retejo de la RSPB.

https://eo.wikipedia.org/wiki/RSPB Mallonga Artikolo de ‘Vikipedio’ pri la RSPB.

https://www.rspb.org.uk/get-involved/activities/birdwatch/ Retpaĝo de la Granda Ĝardena Birdorigardo.

https://www.rspb.org.uk/get-involved/activities/birdwatch/behind-the-scenes/ Kiel la rezultoj de la granda ĝardena birdorigardo estas registrataj.

https://www.bbc.co.uk/news/uk-47002018 https://www.theguardian.com/environment/2019/jan/25/bye-bye-blackbird-rspbs-big-garden-birdwatch-marks-40-years Du artikoloj pri la rezultoj de la granda ĝardena birdorigardo.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Civitana_scienco Artikolo de ‘Vikipedio’ pri civitana scienco.

https://www.youtube.com/watch?v=SZwJzB-yMrU Filmeto pri civitana scienco.

https://ebird.org/home La retejo de ‘eBird’.

https://ebird.org/about Informa retpaĝo pri ’eBird’.

https://ebird.org/science/publications Listo de studaĵoj, kiuj uzis datumon el ’eBird’

https://ebird.org/science/download-ebird-data-products Datumo de ‘eBird’.

https://whyy.org/segments/with-the-click-of-a-button-birders-become-citizen-scientists/ https://www.scientificamerican.com/citizen-science/cornell-ornithology-ebird/ Du Artikoloj pri ‘eBird’.

https://www.sciencedirect.com/science/article/abs/pii/S0006320717317688?via%3Dihub https://www.sciencedaily.com/releases/2018/03/180312085117.htm Studaĵo pri la efikeco de ’eBird’ kaj artikolo pri la studaĵo.

http://www.careuk.com/care-homes/rspb-big-garden-birdwatch/7-therapeutic-benefits-of-birdwatching Artikolo de ‘Care UK’ pri la sanfavoraj utiloj de birdumo por homoj, kiuj suferas pro demenco.

http://www.healthfitnessrevolution.com/top-10-health-benefits-of-bird-watching/ https://becausebirds.com/the-health-benefits-of-bird-watching/  https://www.junglelore.com/9-ways-in-which-birding-is-beneficial-for-your-health/ https://experiencelife.com/article/bird-watching/ https://edition.cnn.com/2018/11/12/health/sw-birding-for-health/index.html Kelkaj artikoloj pri la sanfavoraj utiloj de birdumo. Laŭ mia opinio, la plejparto de la artikolo mankas la sufiĉan kvanton da pruvoj, sed mi estas disvantiĝanta ilin simple, por ke mi povas montri la grandeco de la kvanton da artikoloj pri la sanfavoraj utiloj de birumo.

https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC3098122/ Studaĵo pri la sanfavora utilo de promenado por la koro.

https://apps.who.int/iris/bitstream/handle/10665/44399/9789241599979_eng.pdf;jsessionid=BE15D80B0E4D23E34DC5AA507541ADAD?sequence=1 Raporto de la ’Monda Organizaĵo pri Sano’ pri la sanfavora graveco de ekzercado.

https://www.pnas.org/content/early/2016/01/02/1511085112 https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC3150158/ https://journals.plos.org/plosone/article?id=10.1371/journal.pone.0186413 https://www.medicalnewstoday.com/articles/321019.php Tri Studaĵoj kaj artikolo pri la bonoj de sociaj rilatoj.

https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/29982151 https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC4997467/ Du studaĵoj, kiuj analizas la esploradon pri la sanfavoraj utiloj de la Naturo, kaj asertas, pro la rezultoj de la esplorado, ke la Naturo ja havas sanfavoran valoron.

https://academic.oup.com/bioscience/article/67/2/147/2900179 https://www.sciencedaily.com/releases/2017/02/170225102113.htm Studaĵo pri la sanfavoraj bonaĵoj pri la ĉeesto de plantoj kaj birdoj en najbaraĵo, kaj artikolo pri la studaĵo.

https://www.seasonedtimes.com/why-is-bird-watching-so-popular-.html https://www.vogue.co.uk/article/how-begin-birdwatching-strange-unusual-hobbies https://www.birdwatchersdigest.com/bwdsite/learn/top10/top-10-reasons-bird-watcher.php https://lithub.com/why-do-writers-love-birding-so-much/ https://www.reddit.com/r/birdwatching/comments/7wnohz/why_do_people_birdwatch/?st=jrllq24a&sh=b78d0393 Artikoloj kaj foruma diskuto pri kial homoj birdumas, kaj iliaj spertoj.

Advertisements

5 thoughts on “La Bonaĵoj de Birdumo.

  1. Mi tre ĝuis vian artikolon. Mia patrino ankaŭ birdumas, kaj pro ŝi kaj nun pro via artikolo mi nun pensas pri lernado de birdumo. Ĉi tie en Teksaso (Usono) ĉe la marbordo de la Golfo de Meksiko ni havas multajn belajn birdojn. Teksaso estas nova loko por mi do la birdojn ĉi tie estas ankaŭ novajn, strangajn kaj allogajn. Mi vere amas naturon kaj al mi necesas kialon por eliri la domon por ekzercado kaj freŝa aero. Mi esperas ke vi daûre skribas pri viaj spertoj. 😄

    Liked by 1 person

  2. Mi ankaŭ ŝatis la legadon de tiu afiŝo: la temon, sed precipe la rakontomanieron. En mia lando (Francio) kompreneble tia ŝatokupo ekzistas. Mi komprenas ke tio povas esti pasio!

    Liked by 1 person

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s